La amatino de amiko mia
Ho, kial mi enamiĝis al la
Amatino de amiko mia?
Kun miloj da inoj en mondo
Ĝuste l' amatino de amiko mia
Ja, estas vere
Ke kondutas amo tiel: envizaĝen
Rigardas ĝi al neniu
Mi enamiĝis ĝuste al la amatino de amiko mia
Sed tiajn okulojn belajn dum mia
Tuta vivo vidis mi neniam
La mondo grandas sed fariĝas eta
Se renkontiĝas vi kun simila virin'
Nenion diru al li, nek al aliaj, neniam
Mi ne volas diri al la mondo
Ke mi amas l' amatinon de amiko mia
Mi ne volas diri al la mondo
Ke mi amas l' amatinon de amiko mia
Mi enamiĝis ĝuste al la amatino de amiko mia
Sed tiajn okulojn belajn dum mia
Tuta vivo vidis mi neniam
La mondo grandas sed fariĝas eta
Se renkontiĝas vi kun simila virin'
Kaj kion nun mi faru? Pli bone
Mi rezignu kaj ne pensu plu
Se estas mi amiko vera
Suferu mi silente kaj ne revu plu
Ĉar estas vere, ke necesas plori kaj adiaŭi
La feliĉon post nun
Nenion diru al li, nek al aliaj, neniam
Mi ne volas diri al la mondo
Ke mi amas l' amatinon de amiko mia
Mi ne volas diri al la mondo
Ke mi amas l' amatinon de amiko mia
Mi ne volas, ke la mondo sciu
Ke mi amas l' amatinon de amiko mia