Mondo aŭ mi

Lernu de la histori'
Demandoj kreskas el la respondoj
Ĉu vi antaŭvidis tion ĉi?
Ĵus falis muroj, nun falas bomboj
Vorto kontraŭ vorto, viv' por viv'
Lasas nin kun nigra perspektiv'

Mi ne postulas ĉiujn respondojn
Nek la klarigon al ĉio ĉi
Respondu nur tion: Kiu frenezas?
Ĉu la mondo aŭ mi?

Milionuloj sen kompat'
Nur devus honti, sed fanfaronas
Lasas nin en povra stat'
Jes, nian mondon mi ne rekonas
Vorto kontraŭ vorto, viv' por viv'
Lasas nin kun nigra perspektiv'

Mi ne postulas...

Finfine malkonstruis ni la muron
Sed kio estis do la sekva paŝ'?
Al ĉiu domo ŝlosi la seruron
Dividi la popolojn per fosaĵ'

Mi ne postulas...

Curiosités sur la chanson Mondo aŭ mi de Persone

Quand la chanson “Mondo aŭ mi” a-t-elle été lancée par Persone?
La chanson Mondo aŭ mi a été lancée en 1996, sur l’album “Povus esti simple”.

Chansons les plus populaires [artist_preposition] Persone

Autres artistes de Rock'n'roll