Vortoj

Ĉu tenus vin plu la kred'
Dum la mondo disfalas?
Ĉu fumo de cigared'
Panikon vualas?

Vortoj, vortoj
El via buŝ'
Tien, reen
Per tiro kaj puŝ'
Kelkaj monatoj forpasis
De l' ruĝa aŭtun'
Ni ĉiuj kredis je nova aŭroro
Sed nun...

Ĉu tenus vin plu la kred'
Dum la mondo disfalas?
Ĉu fumo de cigared'
Panikon vualas?

Vortoj, vortoj
Mi ne povas plu
Lasu nin fali
Al nigra tru'
Kaj eble en granda kaoso
Dum eta sekund'
Ni trovos ripozon, rifuĝon
De l' pensa inund'

Ĉu tenus vin...

Ĉu tenus vin...

Ĉu tuŝus nin la susur'
Se la cerbo eksplodas?
Ĉu logus nin la futur'?
Futuro eksmodas

Curiosités sur la chanson Vortoj de Persone

Quand la chanson “Vortoj” a-t-elle été lancée par Persone?
La chanson Vortoj a été lancée en 1996, sur l’album “Povus esti simple”.

Chansons les plus populaires [artist_preposition] Persone

Autres artistes de Rock'n'roll