Kiam amo regas

Mi ne vidis ŝin dum jaro
Sed hieraŭ ŝin renkontis en la stratangulo
Ŝi brakumis min modere
Kaj mi tuj komprenis: Nun ŝi havas amatulon

Sed ĉu tio estas kaŭzo desaponti min?
Ĉu ŝi vere perdis emon plu renkonti min?

Kien iru amikeco kiam amo regas?
Kie estas lok' por ĝi?
Kien iru amikeco kiam amo regas?
Ĉu ne estas lok' por tri?

Ni kuniris laŭ la strato
Parolante pri nenio per surfacaj frazoj
Amikeco ne eternas
Ĝi aperas kaj perdiĝas tra la vivaj fazoj

Kaj se amo devas gardi kaj protekti sin
Amikeco devas kaŝi kaj neglekti sin

Kien iru amikeco...
Kien iru amikeco...

Hej, hej! Kien iru amikeco kiam amo regas?
Kie estas lok' por mi?
Kien iru amikeco kiam amo regas?
Ĉu ne estas lok' por tri?

Curiosités sur la chanson Kiam amo regas de Persone

Quand la chanson “Kiam amo regas” a-t-elle été lancée par Persone?
La chanson Kiam amo regas a été lancée en 1996, sur l’album “Povus esti simple”.

Chansons les plus populaires [artist_preposition] Persone

Autres artistes de Rock'n'roll